Tigrea lingvo

Tigrea lingvo
lingvo • moderna lingvo
Etiopa ŝemida lingvaro
Parolantoj 800 000
Skribo etiopa skribo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 tig
  Glottolog tigr1270
Angla nomo Tigre
Franca nomo tigré
vdr

La tigrea lingvo (geeze ትግረ tigre aŭ ትግሬ tigrē; foje skribata Tigré, nomata ankaŭ Xasa en Sudano; en araba الخاصية ḫāṣiyah) estas ŝemida lingvo. Oni kredas, ke ĝi kaj la tigrinja lingvo estas rektaj praidoj de la formortinta geeza lingvo (tiu lingvo ankoraŭ uziĝas por liturgio enla Etiopia kaj Eritrea Ortodoksa Eklezioj). En 1997, la tigran parolis ĉ. 800.000 homoj en Eritreo.[1] Preskaŭ la tuta Tigrea popolo troviĝas en okcidenta Eritreo; la resto priloĝas la apudan parton de Sudano. En Eritreo ili priloĝas la centran kaj nordan altebenaĵon kaj la bordojn de la Ruĝa Maro norde de Zula. Laŭ tradicio, la loka Dahalika lingvo de la Dahlak-Arkipelago, analiziĝis kiel dialekto de la tigrea, sed novatempe serĉanto revizias tiun ideon.

Ne konfuzu la Tigrean popolon kun iliaj sudaj najbaroj, la Tigrinja popolo de Eritreo kaj Etiopio. La norda etiopia provinco nun nomata la Tigrea regiono estas Tigrinja lando.

  1. Eritrea censokalkulo el Ethnologue.. Arkivita el la originalo je 2012-09-25. Alirita 2011-07-12.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne